2006-05-16

La viro imaga

La viro imaga
loĝas en domo imaga
inter arboroj imagaj
ĉe la bordo de rivero imaga

En la muroj imagaj
pendas antikvaj pentraĵoj imagaj
neflikeblaj fendoj imagaj
kiuj reprezentas faktojn imagajn
kiuj okazis en mondoj imagaj
en lokoj kaj tempoj imagaj

Ĉiujn vesperojn, vesperojn imagajn
supreniras li la ŝtuparajn imagajn
kaj eliras al balkono imaga
por rigardi la pejzaĝo imaga
kiu konsistas el valo imaga
ĉirkaŭita de altaĵoj imagaj

Ombroj imagaj
venas sur la irejo imaga
kantante melodiojn imagajn
kiam mortas la suno imaga

Kaj en la noktoj de luno imaga
sonĝas li pri la virino imaga
kiu donis lin ŝia amo imaga
Denove sentas li tiun saman doloron
tiun saman plezuron imagan
kaj denove batas
la koro de la viro imaga


Tradukita el la originala hispanlingva poemo de Nicanor Parra, El hombre imaginario.

1 Comments:

Blogger Beĉjo said...

Saluton! Kial vi kometario ne estas alirebla por tiuj kiuj ne havas blogon sur Blogger? Vi povas disponigi gxin sxangxante "Setting" de via blogo.

5:54 p. m.  

Publicar un comentario

<< Home