2006-07-02

Kiu estas ri?

Mi iros kun miaj amikoj - Neniu scias se ili estas amikINOj aux amikIĈoj aux GEamikoj
Mi iros kun miaj amikinoj - Ĉiuj ili estas inoj
Mi iros kun miaj amikiĉoj - Ĉiuj ili estas malinoj*
Mi iros kun miaj geamikoj - Ri diras ke ri iras kun inoj kaj malinoj
Mi ŝatas helikojn - Kelkaj helikoj estas ambaŭsekaj (=hermafroditaj). Do, heliko kun sufiĉa longa peniso povus koiti kun si mem, kacante en sian propran vaginon.
Mi pentras belajn aĝelojn - Anĝeloj estas neseksaj, tio signifas ke ili ne havas penison nek vaginon. - Sed ili havas langon! - Jes, sed tamen, eble ili estas, krom neseksaj, ankaŭ neseksemaj.


ĉitiulinioŝajnassensencasedĝisencassufiĉe


Ring ring... ring ring...

- Jes? ...aló?

- Saluton. Mi telefonas al vi por scii se via telefonilo funkcias korekte.

- Jes, ĝi funkcias. Certe ĝuste.

- Jes?

- Jes

- Vere?

- Vere certe tre jes!

- Ĉu vi aŭdas min bone?

- Jes, jes. Certe bone. Kiu estas vi?

- Mi estas hsjcnoadijeklrrrr

- Ki... Rediru mi petas.

- ggggghhhhssssss ĝis la reviĥĥĥĥ

- Feken!

...

- Kiu telefonis?

- Mi ne scias. Estrangulo.

- Ĉu ino aŭ iĉo?

- Mi ne scias. Ria voĉo sonis ambigue

- Eble ina iĉo.. Aŭ iĉa ino.

- Eble tre malnova telefono.





* malino = mal'ino = iĉo.
(Samkiel la juna Peter Stillman dirus:) Ha ha ha. Pardonu min. Kelkfoje mi estas tre amuza.


Legu ĉi tion

2006-06-30

Bruego

Mi parolas la anglan, la hispanan kaj la internacian lingvon
Mi scipovas paroli ilin
sed mi silentas
sssilentasss
Mi mutiĝas kontraŭ la bruego
brrrrruego
Miaj etaj timidaj vortoj
pene eniras la salonon---->
plenBrua ega salono.
Kie vi estas?
Ĉu vi ne aŭdas mia voko?
Ĉiuj drinkas, interparolas, ridegas kaj fumas
Mi fumas cigaredon ankaŭ
kaj iras al balkono
trapasante ilin
preterpasante ŝin
Kaj tie,
mi sentas
la malvarma nokta venteto en mia vizaĵo.
Kaj aŭdas:
la bruon el la salono
la silenton el la nokta ekstero

2006-05-16

La viro imaga

La viro imaga
loĝas en domo imaga
inter arboroj imagaj
ĉe la bordo de rivero imaga

En la muroj imagaj
pendas antikvaj pentraĵoj imagaj
neflikeblaj fendoj imagaj
kiuj reprezentas faktojn imagajn
kiuj okazis en mondoj imagaj
en lokoj kaj tempoj imagaj

Ĉiujn vesperojn, vesperojn imagajn
supreniras li la ŝtuparajn imagajn
kaj eliras al balkono imaga
por rigardi la pejzaĝo imaga
kiu konsistas el valo imaga
ĉirkaŭita de altaĵoj imagaj

Ombroj imagaj
venas sur la irejo imaga
kantante melodiojn imagajn
kiam mortas la suno imaga

Kaj en la noktoj de luno imaga
sonĝas li pri la virino imaga
kiu donis lin ŝia amo imaga
Denove sentas li tiun saman doloron
tiun saman plezuron imagan
kaj denove batas
la koro de la viro imaga


Tradukita el la originala hispanlingva poemo de Nicanor Parra, El hombre imaginario.

2006-05-15

Imaga saluto

Mi ne estas reala homo, sed mi estas vera;
Mi ne estas homo, tute male, mi estas neo,
kaj ĉiu neo estas jeso.
Mi ne estas fakta, sed imaga.
Revoj estas pli veraj ol veroj
kaj veroj pli revaj ol revoj.
Ne kun'agas poemon tiuj ĉi vortoj, sed kun'agas versojn.
Ne tre bone parolas mi Esperaton,
sed mi verkas per klaraj kaj belaj sonoj
Mi estas bebo kun lernanta lango,
lernante lingvon mi memoras sonĝojn
Mi estas maljunulo kiu pensas pri junulinoj
Mi pentras pensojn
kaj voras vortojn
kaj skribas multkolorajn salatojn
nokte,
en la mallumo de la mondo.